

| Klip: | Esperanto XVII |
| Opis: | Jen la lasta en la jaro 2008 parto de nia bjalistoka Esperanto-Televido. Ĝin ni plene dediĉis al Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj ĉeokazaj aferoj. Vi vidos ĉi-foje: - prelegojn en la universitata biblioteko pri volontula servo, malnovaj judaj filmoj kaj pri Bona Espero, - flormetadon ĉe la monumento al Ludoviko Zamenhof omaĝe al lia 149-a naskiĝdatreveno, - artan programon de gejunuloj el la Junulara Kulturdomo kaj el la 52-a infanĝardeno, festokukon kaj intervjuon kun Agnieszka Mozer el Varsovia Vento – la organizo kiu kunpreparas Ago-Semajnon ĉi-jaran, - donon de la nomo Ludoviko Zamenhof al la plej nova inter bjalistokaj lernejoj, la bazlernejo n-ro 51. Tiam oni ankaŭ prezentis grandan murpentraĵon interne de la lernejo, kiu montras la venontan bjalistokan Esperanto-centron. Feliĉan novjaron al ĉiuj kaj ĝis revido en januaro! |
| Przypisany: | TV Esperanto |
| Dodany: | 16 Grudnia 2008 godz. 09:29:32 |
| Odsłon: | 7291 |
| Komentarzy: | 4 dodaj |














